Skip to main content

Kiel agi...? (1a a.7/7)

Unua artikolaro 7/7

Se ”L. m. k. m. p. s. n.” regus komplete ni estus ĉiuj deprimitaj drinkuloj, ŝtelantaj, koleremaj, sakrantaj, mensogantaj, malamantaj, fumantaj kiuj –se ni trinkus senalkoholaĵojn- nur trinkus trinkaĵojn kiuj enhavus kafeinon, dolĉigilojn aŭ ambaŭ. Ni neniam meditus, neniam praktikus iun fizikan trejnadon, neniam studus kaj ni tut-certe neniam rekomendus inspirfontojn unu al la alia!
Ne estas tiel! Mi kore rekomendas: Vladimir Megré, Martinus, Mary Baker Eddy, Torkil Olesen, Ching Hai kaj Carlos Castaneda. Tiuj ses estas miaj plej gravaj inspirfontoj, sed mi ankaŭ rekomendas: Peter Ragnar, Musashi, Okamoto, Anthony William, Foster Gamble, Paramahansa Yogananda, James Redfield kaj Cobra – kaj mi ĵus trovis Lars Muhl. Se tiuj ŝajnas esti ‘grandaj ireroj’ por vi, mi rekomandas ke vi komencu legante Hans Rosling: “Fakto-plen-eco” (angle:”Factfulness”)
Tiuj-ĉi nomoj estas sanktaj! Iliaj vortoj enhavas multe de la benanta vero por la homaro. Kiel la sanktaj skribaĵoj religiaj ili povas feliĉigi la studantojn kiuj harmonias. Trovi la inspirfonto(j)n kun kiu(j) oni harmonias faras grandan malsamecon por la ver-serĉanto! Iel komparebla al trovi bonan geamanton/geedzon por la ’normaluloj’. Ĉu vi havas sufiĉe da ’geamantoj’?
Krom fortiki viajn venkojn de vivmaniero, la sanktaj inspirfontoj helpas vin malkovri valorajn kutimojn aŭ saĝerojn, kiuj vi povas – en via propra rapideco – asimili. Tiu-ĉi artikolaro por ekzemplo, povas fariĝi por vi instigon al estri la granda arto de la nuntempa tergloba ver-serĉanta vivo: Trovi ekvilibron inter: Studi, trejni, labori, mediti. (Kaj flanke lerni kiom da tempo vi bezonas por ripozi, ludi, necesumi, kuiri/manĝi, dormi) – Komence studi plej gravas! Klare ĉar: Kiel vi preferas trejni? Kiuj estas viaj disciplinoj? Kun kio vi laboras? Kion/kiel vi manĝu? Al kiu branĉo de medito vi estas altirita? Ĉu vi estas kontenta pri via socio? Ĉu vi deziras vivi alimaniere ol kutime en via naskiĝloko? - Tiuj-ĉi gravegaj demandoj postulas studon! De la ebloj, kaj de vi mem. Poste fariĝas pli grava praktiki la disciplinojn – kreski en potenco kaj scio pri kiom vi povas postuli de vi mem. Alivorte ”iri vian irvojeton”.
Ah – iri sian irvojeton! Havi sufiĉe da sanktaj, saĝaj instruoj, por scii sen dubo, kion fari, kiel pensi kiel reagi je problemoj: Kiel vivi! Oh – kia ĝuo! Jes, mi promesas vin: Kiam oni estas trovinta sian irvojeton, la vivo fariĝas ĝojan aferon! La ĝuo stariĝas la demandon: Kion fari kun sia ĝuo? - Bonvolu lasu vian ĝuon radii al viaj proksimuloj sen postuli ke ili subite pensu sam-kiel vi: Respekte montru intereson, fariĝu bonan aŭskultanton (de bonkoraj ne tro-ebriuloj), benu disvastigante feliĉon (laŭ kapablo) al viaj proksimuloj: Unu rideto honesta kaj vera povas pli fari ol multe da atento sen feliĉa kontakto kun la amaj sentoj.
Jes – tiuj-ĉi estas miaj konsiloj: Alproksimiĝu al la Vero! Per lerni ŝerci sen misgvidi aŭ moki. Per: Abnegacio! Honesto! Humileco! - Unu lasta konsilo, antaŭ ol mi lasas vin daŭrigi: Sciu ke estas granda respondeco uzi monon! Precipe kiam vi havas pli ol urĝe necese. La mon-institutoj (bankoj) ne ĉiuj ”havas konsciencon”: Ne partoprenu en iliaj krimoj! Ŝanĝu en respondecan bankon subite! Krom tiu – asimilu saĝerojn propra-rapidece.

Kaj laste: Preĝu kun mi: Bonvolegu kontrolu la intencoj de ĉiuj perantoj kiuj normale malpermesas tiun kontrolon! (Malgraŭ ke ili memklare malpermesas.)

Comments

Popular posts from this blog

Nia spirita situacio - kaŝita maljusteco

  La loka situacio estas influitega de misuzo de la Dia aŭtoritato. Unu grupo, kiu nomas sin: ”Tiu kiu ŝanĝas nomojn”, sed kiu mi nomas: ”La malica kiu mensogas pri ilia nomo”, penetris la dian mondon. Ili estas demonoj kiuj estras la aman agmanieron – kiel akto klare – kaj ili trompis multajn da diamondcivitanojn kun ilia rol-ludo estranivela. Havante Dian aŭtoritaton ili pli aŭ malpli trompis kaj trompas ĉiujn kiuj blinde fidas Dion: Ni atestis ke Jesuo naviege kredis ke estis la volo de la ama Dio ke li estu krucumita, kaj ke Kriŝna egale blindfide kredis ke la batalo de Kurukŝetra – kie Arĝuna mortigis membrojn de sia propra familio – devus esti batalita. La sama parto de Dio, kiu misgvidis niajn profetojn tiam – nun regas nian globon (kaj la spiritan proksimecon) – maljuste! La individuoj ĉi-monde estas dividita en du grupoj. La plej granda (ĉirkaŭ 85 al 90 % de la homaranoj) mi nomas: ”La suferanta homaro”. Ili suferas aŭ per malsaneco propra, aŭ per kompato kun la

Inspir-fluo (1a a.5/7)

Unua artikolaro 5/7 La sanktaj vortoj kiuj estas skribitaj ĉi-batalkampe/ĉi-planete (kaj mi supozas ĉie kie ”La malica kiu mensogas pri sia nomo” (kiu mensoge nomis sin ”Tiu kiu ŝanĝas nomojn”) operacias), estas grandparte - kiam ne temas pri rankonto pri gesanktulo- iom malpurigitaj. La malpureco havas la ĉefan kaŭson ke la dia regno estas infiltrita de la aro de maliculoj mi nomas ”La malica kiu mensogas pri sia nomo”, kaj estas ebla ĉar la manifesto de la skribaĵoj estas karakterizita de la jenaj tri distingoj: La vortoj inspiritaj, sanktaj kiam ne inteligente trapensitaj kaj peneme elektitaj, venas al la verkisto per milda fluo de intuicio. Fluo kiu normale povas facile esti prenita kaj daŭrigita de aliaj pli dezir(eg)emaj anĝeloj/perantoj: En nia spirita proksimeco estas tut-normala ke diamondanoj formulas/finas intuiciajn mesaĝojn por unu la alia – sen kontroli kiu prenis la ’vorton’. Ĉar: Ĝenerale, kaj la perantoj (aŭ ilia mesaĝ-anĝeloj) kaj la in

Pri la uzo de la nomo "Satano"

  Precipe ĉi-tie ni bezonas sciencan aliron, ĉar ekzistas uloj – kaj kelkaj justecamaj kaj almenaŭ unu malica – kiu nomas sin ”Satano”. Por eviti miskomprenojn, klarigante mi alkutimiĝis uzi la klarignomon: ”La malica kiu mensogas pri iliaj nomoj” kiam mi parolas aŭ verkas pri la demonoj / diabloj (inklude la malica ”Satano”) La ne-scio ĉi-kampe regas la norman mentalecon tiom, ke en Danio la voko de ”Satano” montras ĝuon – plej ofte je la renkonto de malnova amiko oni longe ne vidis. Aliaj landoj batalas kontraŭ aliaj malsaĝaj lingvaj kutimoj, -Ĉiuj, mi supozas influitaj de subkonsciaj ordonoj kaj ’benetoj’ ni ricevas sakrante. Estas tre valora, tre lerninda paroli la Veron sen sakri aŭ troigi, ĉar tiuj estas la unuaj ireroj je terura vojo, kiu senpotencigas la iranton: Forprenas vin de la Vero. Kiel deziras ”La malica kiu mensogas pri iliaj nomoj”. Nu – pri ”Satano”: Mi kredas ke multaj el tiuj kiuj preĝis al ’li’ ne vere komprenis la signifon de la vorto ’malica’. Eble