Skip to main content

Posts

Showing posts from January, 2022

Pri la uzo de la nomo "Satano"

  Precipe ĉi-tie ni bezonas sciencan aliron, ĉar ekzistas uloj – kaj kelkaj justecamaj kaj almenaŭ unu malica – kiu nomas sin ”Satano”. Por eviti miskomprenojn, klarigante mi alkutimiĝis uzi la klarignomon: ”La malica kiu mensogas pri iliaj nomoj” kiam mi parolas aŭ verkas pri la demonoj / diabloj (inklude la malica ”Satano”) La ne-scio ĉi-kampe regas la norman mentalecon tiom, ke en Danio la voko de ”Satano” montras ĝuon – plej ofte je la renkonto de malnova amiko oni longe ne vidis. Aliaj landoj batalas kontraŭ aliaj malsaĝaj lingvaj kutimoj, -Ĉiuj, mi supozas influitaj de subkonsciaj ordonoj kaj ’benetoj’ ni ricevas sakrante. Estas tre valora, tre lerninda paroli la Veron sen sakri aŭ troigi, ĉar tiuj estas la unuaj ireroj je terura vojo, kiu senpotencigas la iranton: Forprenas vin de la Vero. Kiel deziras ”La malica kiu mensogas pri iliaj nomoj”. Nu – pri ”Satano”: Mi kredas ke multaj el tiuj kiuj preĝis al ’li’ ne vere komprenis la signifon de la vorto ’malica’. Eble