Precipe ĉi-tie ni bezonas sciencan aliron, ĉar ekzistas uloj – kaj kelkaj justecamaj kaj almenaŭ unu malica – kiu nomas sin ”Satano”. Por eviti miskomprenojn, klarigante mi alkutimiĝis uzi la klarignomon: ”La malica kiu mensogas pri iliaj nomoj” kiam mi parolas aŭ verkas pri la demonoj / diabloj (inklude la malica ”Satano”)
La ne-scio ĉi-kampe regas la norman mentalecon tiom, ke en Danio la voko de ”Satano” montras ĝuon – plej ofte je la renkonto de malnova amiko oni longe ne vidis. Aliaj landoj batalas kontraŭ aliaj malsaĝaj lingvaj kutimoj, -Ĉiuj, mi supozas influitaj de subkonsciaj ordonoj kaj ’benetoj’ ni ricevas sakrante. Estas tre valora, tre lerninda paroli la Veron sen sakri aŭ troigi, ĉar tiuj estas la unuaj ireroj je terura vojo, kiu senpotencigas la iranton: Forprenas vin de la Vero. Kiel deziras ”La malica kiu mensogas pri iliaj nomoj”.
Nu – pri ”Satano”: Mi kredas ke multaj el tiuj kiuj preĝis al ’li’ ne vere komprenis la signifon de la vorto ’malica’. Eble mi estas naiva, sed mi fidas ke homoj kun eĉ eton da bona en si, nur povas forturni de la malica – se ili ne batalas ĝin!
Pri ”Satano” miaj studaj montras ke preĝante al ’li’, estas eble fariĝi ano de la malicklinantoj – grupo kiu estas forte dorlotitaj per personaj mirakloj. Ili ricevas – helpate de la mensogoj de la mondestro – ĉiujn la miraklojn kiuj la suferanta homaro devus ricevi. Ili estas ofte tre kontentaj, kaj vivas la vivon kiel ludo. Se vi malkovris grandan grupon da feliĉaj metod-aktoroj inter la homaranoj, vi probable trovis la malicklinantojn. Ili estas peneme instruitaj je ne paroli pri ili mem - estus perdo de tempo kaj energio probi igi ilin honeste paroli!
Comments
Post a Comment