Skip to main content

Inspir-fluo (1a a.5/7)

Unua artikolaro 5/7
La sanktaj vortoj kiuj estas skribitaj ĉi-batalkampe/ĉi-planete (kaj mi supozas ĉie kie ”La malica kiu mensogas pri sia nomo” (kiu mensoge nomis sin ”Tiu kiu ŝanĝas nomojn”) operacias), estas grandparte -kiam ne temas pri rankonto pri gesanktulo- iom malpurigitaj. La malpureco havas la ĉefan kaŭson ke la dia regno estas infiltrita de la aro de maliculoj mi nomas ”La malica kiu mensogas pri sia nomo”, kaj estas ebla ĉar la manifesto de la skribaĵoj estas karakterizita de la jenaj tri distingoj:

  1. La vortoj inspiritaj, sanktaj kiam ne inteligente trapensitaj kaj peneme elektitaj, venas al la verkisto per milda fluo de intuicio. Fluo kiu normale povas facile esti prenita kaj daŭrigita de aliaj pli dezir(eg)emaj anĝeloj/perantoj: En nia spirita proksimeco estas tut-normala ke diamondanoj formulas/finas intuiciajn mesaĝojn por unu la alia – sen kontroli kiu prenis la ’vorton’. Ĉar:
  2. Ĝenerale, kaj la perantoj (aŭ ilia mesaĝ-anĝeloj) kaj la inspiritaj verkistoj estas (estis) fidemegaj je la pureco de ilia Dio – ilia inspiro: Certaj ke neniu maliculo povus misgvidi ilin, igi ilin diri/skribi malveraĵojn. (Vidu S&S p.501)
  3. Plej ofte la verkistoj ne komprenis iliajn proprajn skribaĵojn sufiĉe profunde por korekti ilin.

En nia mondo (mi teorias), kiam profeto ricevas mesaĝon el supre, tiu mesaĝo estas kontraŭ-laborita de (almenaŭ) unu subkonscia ordono ne pripensi ĝin, kun pli da forto timiga des pli alta ĝi estas - kaj tial efekte paralizas la inteligenton/pensokabablon. Tial estas daŭre multaj homaranoj kiuj ne libere pensas – precipe pri la vero de nia situacio.

Comments

Popular posts from this blog

Nia spirita situacio - kaŝita maljusteco

  La loka situacio estas influitega de misuzo de la Dia aŭtoritato. Unu grupo, kiu nomas sin: ”Tiu kiu ŝanĝas nomojn”, sed kiu mi nomas: ”La malica kiu mensogas pri ilia nomo”, penetris la dian mondon. Ili estas demonoj kiuj estras la aman agmanieron – kiel akto klare – kaj ili trompis multajn da diamondcivitanojn kun ilia rol-ludo estranivela. Havante Dian aŭtoritaton ili pli aŭ malpli trompis kaj trompas ĉiujn kiuj blinde fidas Dion: Ni atestis ke Jesuo naviege kredis ke estis la volo de la ama Dio ke li estu krucumita, kaj ke Kriŝna egale blindfide kredis ke la batalo de Kurukŝetra – kie Arĝuna mortigis membrojn de sia propra familio – devus esti batalita. La sama parto de Dio, kiu misgvidis niajn profetojn tiam – nun regas nian globon (kaj la spiritan proksimecon) – maljuste! La individuoj ĉi-monde estas dividita en du grupoj. La plej granda (ĉirkaŭ 85 al 90 % de la homaranoj) mi nomas: ”La suferanta homaro”. Ili suferas aŭ per malsaneco propra, aŭ per kompato kun la

Ĉu eksistas la diablo? (1a a.2/7)

Unua artikolaro 2/7 Ĉu la diablo ekzistas? Inter la saĝuloj oni renkontas kelkajn kiuj kredas kaj argumentas ke ne! (Ekzemple Martinus kaj Mary Baker Eddy) Laŭ mia klarigo ili spegulas la normalan pensmanieron de la grandparto de la Diamondanoj: Temas pri Dia mem-defendo! -En ilia mondo oni subite kontaktas aŭ altiras la energion (spiriton) de iu vorto aŭ nomo oni pensas, diras aŭ vokas, kaj tial gravegas ne sakri aŭ pensi pri malplaĉaĵoj (kiel akcidentoj, malsanecoj, morto). La solvo de neigi povas – se vi estas egalgrade sankta ke Jesuo – fariĝi manifestita en via proksimeco, sed ĝi ne sufiĉe profunde/bone klarigas nian situacion: Sufiĉe da manko de vera kontakto kun la Sankta por igi multajn bonajn honestajn idealistajn pensantajn homojn konfesi ateismon! Mi tute ne kontestas la gravecon de pure (sensakre) paroli kaj pensi, kaj mi komprenas ke miaj klarigoj postulas mensan fleksecon: Por fari tion kiu estas ĉi-tie farita preskaŭ ĉiuj sanktaj nomoj estis fi-uzataj! Tial mi n