Unua artikolaro 2/7
Ĉu la diablo ekzistas?
Inter
la saĝuloj oni renkontas kelkajn kiuj kredas kaj argumentas ke ne!
(Ekzemple Martinus kaj Mary Baker Eddy) Laŭ mia klarigo ili spegulas
la normalan pensmanieron de la grandparto de la Diamondanoj: Temas
pri Dia mem-defendo! -En ilia mondo oni subite kontaktas aŭ altiras
la energion (spiriton) de iu vorto aŭ nomo oni pensas, diras aŭ
vokas, kaj tial gravegas ne sakri aŭ pensi pri malplaĉaĵoj (kiel
akcidentoj, malsanecoj, morto). La solvo de neigi povas – se vi
estas egalgrade sankta ke Jesuo – fariĝi manifestita en via
proksimeco, sed ĝi ne sufiĉe profunde/bone klarigas nian situacion:
Sufiĉe da manko de vera kontakto kun la Sankta por igi multajn
bonajn honestajn idealistajn pensantajn homojn konfesi ateismon!
Mi tute
ne kontestas la gravecon de pure (sensakre) paroli kaj pensi, kaj mi
komprenas ke miaj klarigoj postulas mensan fleksecon: Por fari tion
kiu estas ĉi-tie farita preskaŭ ĉiuj sanktaj nomoj estis
fi-uzataj! Tial mi nomis nian kontraŭulon: “La malica kiu mensogas
pri sia nomo”. (Temas pri komuna nomo/signo por ĉiuj kiuj pensas
sammaniere kiel tiu kiu estis je la tempo de Jesuo nomita "Satano".)
Jes, laŭ miaj konkludoj, la diablo ne nur ekzistas, sed ankaŭ
gajnis lokon en la dia mondo, kaj misgvidas kaj malhelpas la
ver-seĉantoj de nia mondo, fi-uzanta la veran Dian potencon kiun
“li” igis la naivajn Diamondanojn fidi ke “li” estas inda de
posedi. Mi ĉi-artikolare plidetale priskribas nian teruran
situacion.
Comments
Post a Comment