Skip to main content

Inspiritaj vortoj (1a a.6/7)

Unua artikolaro 6/7
La sanktaj skribaĵoj estas ŝarĝita de inspiro. Ili permesas al la inspirita leganto 'sub-tiri' altajn veraĵojn el supre. Gravas kompreni ke unu inspirita interpreto ne bezonas 'ne-igi' alian: Vidu kiel Mary Baker Eddy havas malsaman interpreton de la unua parto de Genezo al havas Martinus!
Sed ili ambaŭ agnoskas la spiritan sciencon kiel la Parakleto! (Scienco kaj Sano 55:27 - La Intelektualigita Kristaneco ĉ. 6)
Tial mi konsilas: serĉu se iu interpreto harmonias kun la amo al la proksimulo, anstataŭ provi se ĝi samopinias kun unu fidata pensmaniero.
Vidu por ekzemplo kiel mi mem uzas la biblio-citaĵojn en la artikolo "Ŝajnas al mi ke...". Mi ne tut-certas ke tiuj pensoj estas la tut-samaj kiuj deziris komuniki la Fonto kiam la vortoj estis skribita, sed ili enhavas laŭ mi inspiron - la inspiron kiu venis al mi! Laŭ mia kompreno la samaj citaĵoj povus esti uzata por klarigi tutan alian mesaĝon, sed estus mis-uzo se la konkludoj ne harmonius kun la amo al la proksimulo!
Estas, laŭ mi, miskomprenego, grava manko de toleremo, insisti ke nur unu interpreto estas korekta/valora! -La venko de la subkonsciaj ordonoj je tiu-ĉi punkto estas grava! Se vi ne venku eble vi juĝos unu ama proksimulo ne-inda de vian helpon, kaj se ĉiuj ne helpas...

Comments