Skip to main content

Ĉu eksistas la diablo? (1a a.2/7)

Unua artikolaro 2/7

Ĉu la diablo ekzistas?

Inter la saĝuloj oni renkontas kelkajn kiuj kredas kaj argumentas ke ne! (Ekzemple Martinus kaj Mary Baker Eddy) Laŭ mia klarigo ili spegulas la normalan pensmanieron de la grandparto de la Diamondanoj: Temas pri Dia mem-defendo! -En ilia mondo oni subite kontaktas aŭ altiras la energion (spiriton) de iu vorto aŭ nomo oni pensas, diras aŭ vokas, kaj tial gravegas ne sakri aŭ pensi pri malplaĉaĵoj (kiel akcidentoj, malsanecoj, morto). La solvo de neigi povas – se vi estas egalgrade sankta ke Jesuo – fariĝi manifestita en via proksimeco, sed ĝi ne sufiĉe profunde/bone klarigas nian situacion: Sufiĉe da manko de vera kontakto kun la Sankta por igi multajn bonajn honestajn idealistajn pensantajn homojn konfesi ateismon!
Mi tute ne kontestas la gravecon de pure (sensakre) paroli kaj pensi, kaj mi komprenas ke miaj klarigoj postulas mensan fleksecon: Por fari tion kiu estas ĉi-tie farita preskaŭ ĉiuj sanktaj nomoj estis fi-uzataj! Tial mi nomis nian kontraŭulon: “La malica kiu mensogas pri sia nomo”. (Temas pri komuna nomo/signo por ĉiuj kiuj pensas sammaniere kiel tiu kiu estis je la tempo de Jesuo nomita "Satano".)


Jes, laŭ miaj konkludoj, la diablo ne nur ekzistas, sed ankaŭ gajnis lokon en la dia mondo, kaj misgvidas kaj malhelpas la ver-seĉantoj de nia mondo, fi-uzanta la veran Dian potencon kiun “li” igis la naivajn Diamondanojn fidi ke “li” estas inda de posedi. Mi ĉi-artikolare plidetale priskribas nian teruran situacion.

Comments